La orkestro Piccola Orchestra La Viola jam de pluraj jaroj sin vin devigis helpi la infanojn de la tanzanaj lernejoj, kunlabore kun la asocio Changamano ONLUS el Latina. La eksterordinara okazaĵo estas la fakto ke ĉiu membro de la orkestro helpos po unu infanon dum la tuta elementa lernodaŭro kaj ili intencas viziti la infanojn helpatajn per vojaĝo al ties loĝlokoj por doni koncerton tie.

Ĉiujare, Preta onlus el Alvito, Changamano ONLUS el Latina kaj La Scatola del Vento el Coreno Ausonio, en kiu aktivas “Piccola Orchestra La Viola”, organizas eventojn en pluraj komunumoj kie kultura sentemo pri helpo al aliuloj ricevas gravan respondon. La ideo, kunlabore kun Luciano Duro (fakulo kaj organizanto de pluraj “Liri Blues - Jazz - Folk”, etc., elekti Isola Liri por ĉi tiu evento ŝuldiĝas al la aparta inlino de ĉi tiu “Urbo de la Muziko“ al antaŭenpuŝo de plia kultura kaj socia releviĝo.

Preĝejo de Sankta Lorenco. Ĝi situas en la centro, flanke de la akvofalo de Isola Liri. La antaŭpreĝeja placeto, dumsomere, estas loko kie disvolviĝas pluraj eventoj, inter kiuj “Suoni dal Mondo” (Sonoj el la mondo).

Iom da fotoj:

Nia informa punkto
Pligrandigi

Nia informa punkto kaj ŝalmisto de "La Piccola Orchestra La Viola"
Pligrandigi

© Mario Tanzilli.

Changamano ONLUS - Via Pontinia 51 - 04100 LATINA         

Grafikisto: © P. Fumarola, 2011. Programisto: © N. Vessella, 2011.



ItalianoDeutsch
FrançaisEnglish